Skip Navigation

Ĉu estas esperantistoj ankoraŭ ĉi tie?

Mi trovis ĉi tion kaj kredis ke ĝi estas aktiva forumo sed mi vidas ke la lasta mesaĝo estas de antaŭ kelkaj monatoj. Espereble oni ankoraŭ estas ĉi tie sed bone, tio estas nur espero de esperantisto. Iumaniere, saluton, mi estas ĉi tie.

37

You're viewing a single thread.

37 comments
  • Ĝi ne estis antaŭ kelkaj monatoj! Ordigu afiŝojn laŭdate (»Novaj«), samideando :)

    • Mi vidas ke la lasta afiŝo estas de antaŭ 23 tagoj? Ĉu vi vidas ion alian pli proksima tempe?

      Kaj saluton, estas tre bone vidi iun kiu parolas la lingvon de mia koro ❤️

      • Ha, jen: Ĉe la agordoj de via konto, ĉu vi aldonis »Esperanto« al via listo de lingvoj? Se ne, vi eble ne vidos afiŝojn esperantajn!

        • Mi ne povas elekti ĝin!!! Aaaaaa!

          • Ne zorgu! Mi pensas ke temas pri la agordoj de via konto, ne via kliento. Se vi agordus ĉe la retejo de via servilo, poste funkcius ankaŭ poŝtelefone :)

            • Mi estas en la retejo sed poŝtelefone. Mi ne ŝatas Jerboa do mi uzas la retejon. Ĉu vi pensas ke komputile estus malsame? Mi ne kredas tion. Eble mi devos paroli kun la kreinto de la servilo por ke li metu esperanton en la opcioj por elekti ĝin.

        • Hoooooooo

      • Ekrankopio de la Lemmy komunumo de Esperanto, montranta kelkajn freŝajn afiŝojn.

        Jen kion mi vidas — ĉu eĉ laŭ datoordo vi ankoraŭ ne ilin vidas? :o

    • Hahahah, stranga afero! Mi devos fari tion.

37 comments